Nacia liberalismo aŭ pli akcentite naciisma liberalismo estas variaĵo de liberalismo, kombinante naciismon kun kelkaj liberalaj valoroj kaj politikaj konceptoj, precipe rilate al instruado, la rilato inter ŝtato kaj religiaj institucioj kaj moderna, efika, burokratia publika administrado.
La radikoj de nacia liberalismo troveblas en la 19-a jarcento, kiam konservativa liberalismo estis la ideologio de la politikaj klasoj en plej multaj eŭropaj landoj kaj precipe tiuj de meza Eŭropo, tiam regitaj de monarkioj. Origine naciaj liberaluloj, kvankam favoraj al libera komercado, tamen ne estis liberalismaj komercistoj laŭ la skolo de Manĉestro, kiuj estas rekomendantoj de ekonomia liberalismo, kiel la tradiciaj liberaluloj de la 19-a jarcento ĉie alie en la mondo. Anstataŭe la naciaj liberaluloj de tiu epoko favoris kunlaboron inter la registaro kaj la nacia industrio je moderaj niveloj de protektismo, la starigon de moderaj sindikatoj, subvenciojn por naskiĝantaj industriaj entreprenoj aŭ por kompanioj konsiderataj havi strategian gravecon por lanacia evoluo, kaj diversajn formojn de komenciĝanta industria planado. En Germanlingvio, naciaj liberaluloj estis ankaŭ en favoro de pli aŭtoritata aŭ konservativa politika reĝimo pro la pluretna karaktero aŭ heterogena naturo de landoj kiel la Aŭstra Imperio (poste oficiale renomata Aŭstrio-Hungario) aŭ la en 1871 nove kreita Germana Regno.
Naciaj liberalaj partioj hodiaŭ ankoraŭ ekzistas ekzemple en Aŭstrio, kie la ideologio estas unu el la tri tradiciaj ideologiaj grupiĝoj en la nacia politiko, kaj en Rumanio, kie ĝin reprezentas plej malnova kaj nuntempe dua plej granda politika partio de la lando, nomata Partidul Național Liberal, PNL.